6a Bunta Esperanto Tago de la Mozela Baseno en Nancy Sabaton 14an de marto 2026
Junuldomo Desforges 27 rue de la République 54000 NANCY
Por tiu staĝeto, ni ĉefe celas samideanojn loĝantajn je ne tro longa distanco (malpli ol 100km). Sed kompreneble, ĉiuj estos kore bonvenaj ! Nia deziro estas interalie proponi al izolitaj esperantistoj aŭ lernintoj per retkurso kunvenon, kiu permesos al ili lingve perfektiĝi, renkonti samideanojn kaj konversacii.
La junuldomo kuŝas je kelkaj centoj da metroj de la stacidomo. Ĝi havas senpagan parkejon. La busoj en la nancia urbaro estas senpagaj sabate (kaj dimanĉe).
Programo
(ĝi povos esti iom modifiita aŭ kompletigita)
- 09a15-9a30 : akceptado de la partoprenantoj en kursĉambroj Cocteau kaj Rimbaud sur la 1a etaĝo. (ĉar la junuldomo estos parte sub alarmprotekto, pli bone atendi akompananton antaǚ la enirejo de la junuldomo! Pro tio utilas indiki al ni vian telefonumeron, kaj vi notu la niajn :
+33 676547778 +33 677904961 ).
- 09a30 ĝis 12a30 :
→ Por la komencantoj kaj progresantoj : kursoj
→ Por la progresintaj kaj spertaj esperantistoj : bunta programo : ludoj, diskutrondoj...kaj prelegetoj :
- la afero de Nancio (kial Pordego nomiǧas « Désilles » ? (Daniel Raoult)
- ?
- la novaj libroj de la libroservo (Jean-Luc Thibias)
-. venontaj aranĝoj en la proksimaj regionoj
- 13a00 ĝis 14a00 : tagmanĝo ekster la junuldomo, ĉu aparte, ĉu komune, proksime de la Katedralo (estas tie pluraj restoracietoj kaj manĝvendejoj), ĉiu pagos sian propran manĝon.
- de la 14a ĝis la 15a : vizito de « Agro Paris Tech » far Pablo Andres-Domenech
-post la 15a :
- tiuj, kiuj deziras pli bone koni l« Placo Stanislas »n kaj ĝian historion sekvos Pablo Andres Domenech,
- La aliaj povos tuj reveni al la junuldomo por partopreni ludojn kaj babilrondojn,
- dum la tuta tago : libroservo disponebla : kurslibroj, vortaroj, infanlibroj kaj bildstrioj + diversaj libroj (romanoj...) + brokantaĵoj.
Ni ne petas kotizon por la partopreno. Sed nepre aliĝu antaŭ la 10 a de marto 2026, se vi deziras partopreni !
Kiel aliĝi ?
Tutsimple, sendu la informojn petitajn sur la sekvonta paĝo (almenaŭ la necesajn) :
- per simpla retmesaĝo al « esperanto-nancy-54@laposte.net » !
- aŭ kiel apudaĵo, presinte, pleniginte kaj skaninte la sekvantan paĝon al la sama retadreso
- aŭ, presinte kaj pleniginte la sekvantan paĝon, per poŝta letero al « Jean-Luc Thibias 37 rue Pierre et Marie Curie FR-54500 VANDOEUVRE-LES-NANCY
Aliĝo al la Bunta Esperanto-tago de sabato 22a de marto 2025
A. Nomo (1) :
B. Persona nomo (antaŭnomo) (1) :
C. Poŝtelefona numero (2) :
D. Mia retadreso (1) :
E. Mia poŝta adreso (1) :
F. Mia esperanto nivelo (2) :
(laŭ tiu indiko, ni povos adapti la enhavon de la kursoj):
Nivelo 1 : mi estas vera komencanto aŭ mi ĵus komencis elementan parolan aŭ retan kurson.
Nivelo 2 : mi finis elementan kurson parolan aŭ retan – aŭ mi havis bonan nivelon sed ne praktikis depost pluraj jaroj.
Nivelo 3 : mi finis elementan kaj almenaǔ parte progresigan kurson kaj bone scipovas esperanton.
G. Matene, mi preferas elekti (1) :
1. la kurson por komencantoj kaj progresantoj
2. la buntan programon
H. Dum la kurso por komencantoj kaj progresantoj (3), mi ŝatus, ke oni pli precize studu :
1. tiun gramatikaĵon (kompletigu) :
2. ion alian (kompletigu) :
I. Mi povas kontribui al la programo (3) per :
1. prelegeto (precizigu):
2. alitipa programero (precizigu) :
J. : mi permesos (jes aŭ ne) aperigi min sur foto destinita al la bulteno «la Informilo» aŭ al regiona retejo (1): sen respondo, estos aŭtomate « ne » :
K. : mi permesas (jes aŭ ne) (2) la uzadon de mia retadreso por la anonco de la venonta bunta tago (sen respondo, estos aŭtomate « ne ») :
Subskribo :
(1) respondo necesa
(2) respondo konsilata
(3) respondo ne deviga