La vorto krinĝ' estas nova radiko, kiu aktuale nomas formon de malnova sento je honto aŭ empatia ĝeno : temas pri la specifa sento kiu, de-transe, aperas en si mem, post kiam iu, kiu agis hontinde, tamen ne konscias pri sia konduto — almenaŭ ŝajnas ne konscii.
Krinĝo, tio aspektas kia formo je riproĉo al iu, riproĉo tamen turnita kontraŭ si mem. Krinĝo ankaŭ aspektas kiel maniero obei al modo, soci-kultura kodo, kaj tio preskaŭ parencas kun rasismo, sed rasismo senviolenta. Kvankam relative nova, la senco de krinĝ' ŝajnas jam ŝanĝiĝi kaj ĝeneraliĝi tiel ke krinĝo povas aperi rekte okaze de malkutima situacio aŭ en malagrabla/maltrankvila etoso.
En la nuntempo, kiam fiuloj floras kaj fieras, utilas mezuri sian personan adapton/misadapton al la normoj de nia nov-moderna vivo ; venu do senkrinĝeme kaj senorgojleme debati pri viaj hontoj/fieroj, kaj pri aliaj sentoj pli-malpli aktorataj/aŭtentaj, montrataj/kaŝataj, sociaj/individuaj/propraj, k.a.
Dzeka+Zam-288x384-2.jpg20,1 kB
Ĉu vi krinĝas nome de Esperanto, pro la koloro de mia hararo ?
Dzeka.
[11 ĉeestintoj ; verdire, ne ĉiuj komprenis la sencon de la vorto, kaj pluraj ne sukcesis prononci ĝin ; malmultaj kolegoj rakontis krinĝajn spertojn ; ĉiuj pli-malpli tamen opinias ke Makrono krinĝas (des pli pro liaj okulvitroj) ; la senco de la vorto malklaras, ĉar ne klare videblas ĉu "krinĝi" estas transitiva verbo aŭ ne ; nur 4 vin-boteloj estis fortrinkitaj... ĉu pro krinĝo...? ]