🖥 Kunfesti trimil-jaran Noŭruzon
18:00 - 20:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
La unua tago de printempo en Irano estas la unua tago de la sunsistema Novjaro

Internacia

image.png 134 {0}










Aliĝu al ni por ekkoni kaj kunfesti trimil-jaran Noŭruzon

La unua tago de printempo en Irano estas la unua tago de la sunsistema Novjaro 

Ĝenerala Asembleo de la UN rekonis la Internacian Tagon de Noŭruzo en 2010, priskribante ĝin kiel irandevenan printempan feston, kiu jam estas festita dum pli ol 3000 jaroj. Dum la renkontiĝo en 2009, Noŭruzo estis oficiale registrita sur la UNESKO-Reprezenta Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro

Sabaton la 20-an de marto 2021 ekde la 18:00 UTC per la suba ligilo aliĝu al nia kunfestado por i.a. vidi Haft-sin (Sep-s) Tablotukon:

Kunven-identigilo (Meeting ID): 872 2597 6193

Pasvorto (Passcode): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

Viaj kontribuoj, precipe deklamado de printempaj poemoj, klarigado pri ceremonio de Noŭruzo ĉe vi kaj artaj programeroj estas ege bonvenaj; 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉