🖥 Retkunveno por Komencantoj | Notinghama Esperanto-Klubo
13:00 - 15:15
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Kuniĝu por paroli Esperanton en senprema medio

InternaciaLoka

Ĉu vi eklernis Esperanton kaj serĉas oportunon provi ĝin en senprema medio? Bonvenon al la Notinghama Esperanto-Klubo! Kuniĝu al unu el niaj komencanttaŭgaj retkunvenoj por simplaj babilado, ludoj, kaj agadoj en Esperanto. Ni restas en la cela lingvo kiel eble plej multe, sed estas feliĉa akcepti demandojn kaj klarigi aferojn angle, laŭ la bezonoj de la lernantaro. Uzantoj de Duolingo povas gajni 250 spertpoentojn per partopreno.

Unuafojaj partoprenontoj, bonvole retmesaĝu al ni ĉe notinghamo.eo@gmail.com por invita ligilo. Oni bezonos skajpan konton. Bonvole aniĝu al grupo antaŭ kiel oportune plej frue antaŭ la horo de la evento. Kontaktu nin kaze de teĥnika problemo.

Pli spertaj parolantoj, bonvole notu: Ĉi tiu evento estas dediĉita spaco por komencantoj, bonvole rigardu nian paĝon de eventoj por trovi nian sekvan ĝeneralan sesion.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.notinghamo.wordpress.com
notinghamo.eo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto