Ni invitas vin al speciala renkontiĝo ĉi sabaton en la Verda Apartamento, spaco por renkontiĝi, babili, praktiki Esperanton kaj agrable pasigi tempon kune. ✨
Ĉi-foje, nia ĉefa aktiveco estos legi kaj diskuti kelkajn tekstojn de Zamenhof, krom ĝui amikan etoson kaj konversacii 📖
📍 Loko: Verda Apartamento
Konstruaĵo Diamante 404, Unidad Habitacional Real de Las Joyas, strato Anastacio Bustamante 29, kvartalo Presidentes, Iztapalapa, Meksikurbo
📅 Dato: Sabate, la 11an de aprilo de 2026
🕓 Horo: 16:00
Estos bonega okazo por kunesti, ripozi kaj kunhavigi tempon kun aliaj esperantistoj kaj amikoj. Vi povas kunporti ion por manĝi aŭ trinki por kundividi, se vi volas 🥤🍪
Ni ĝoje atendos vin! 🌱✨
En Español:
https://esperanto-mexico.org/es/escritos-de-zamenhof-en-el-departamento-verde