Patrick Manirakiza estas tipa afrika esperantisto: li estas juna kaj kreema kaj antaŭenirigas la afrikan Esperanto-movadon per multaj viglaj ideoj kaj agadoj.
Patrick venas el Rumonge, urbeto en la lando Burundo en orienta Afriko. Parenteze: Kiel vi eble jam aŭdis, la lando Burundo estas ĝemelita kun nia germana subŝtato Baden-Virtembergo, tial BAVELO havas apartajn rilatojn kun la esperantistoj de ANEB.
Ni tre ĝojegas, ke ni havas la ŝancon persone konatiĝi kun Patrick, ĉar ...
... li estas estrarano de la infanĝardeno LA ESPERO, kiu matene kaj posttagmeze uzas la ĉambrojn de la Esperanto-centro de Rumonge, kaj Patrick povas multon raporti pri tiu grava projekto.
... li estas prezidanto de la Esperanto-movado de Burundo, kaj havas interesajn aferojn por raporti pri tio.
... li estas en la LKK (Loka Kongres-komitato) por la venontjara UK (Universala Kongreso de Esperanto), kiu en 2024 okazos en la najbara Tanzania urbo Aruŝo, la „pordo al Kilimanĝaro kaj la naciaj parkoj de Serengeto kaj Ngorongoro”. Kaj tutcerte li bonege scias pri ĉiuj planoj kaj povas respondi viajn demandojn.
Li estos en Frajburgo nur unu tagon, do kaptu la bonegan ŝancon renkontiĝi kun li vendredon, 28an de julio, 19a – 21a en Haus des Engagements, Rehlingstr. 9, Hinterhaus (malantaŭa domo). Plej proksima haltejo: tramo 5, stacio Mattenstraße. Vi povos eniri la domon per kodo, kiun ni sendos al ĉiuj aliĝontoj.
Do, anoncu vian intereson tuj al kaj vi pasigos interesan vesperon. Bonvolu kontakti: Patrick_el_Rumonge @ posteo.de
Patrick Manirakiza kommt nach Freiburg
Patrick Manirakiza ist einzigartig und doch ein typischer Esperantist aus Afrika: er ist jung, kreativ und bringt die Esperanto-Bewegung mit vielen lebendigen Ideen und Aktionen voran.
Patrick kommt aus Rumonge, einer Stadt im Land Burundi in Ostafrika. Nebenbei: Wie einige von Ihnen sicher bereits wissen, ist der Staat Burundi verschwistert mit unserem Bundesland Baden-Virtembergo, und so hat BAVELO natürlich eine ganz spezielle Beziehung zu den verschwisterten Espis von ANEB, der Association Nationale d'Esperanto au Burundi.
Wir freuen uns sehr, dass wir endlich die Gelegenheit haben, Patrick auch persönlich kennenzulernen, denn ...
... er ist in der Leitung des Kindergartens LA ESPERO, der tagsüber die Räume des Esperanto-Zentrums in Rumonge nutzt, und Patrick hat viel zu erzählen über dieses wichtige Projekt.
... er ist Vorsitzender der Esperanto-Bewegung von Burundi, und auch darüber gibt es viel interessantes zu berichten.
... und schließlich gehört er dem LKK (Loka Kongres-komitato) an, das den UK (Universala Kongreso de Esperanto) im nächsten Jahr vorbereitet, denn der findet 2024 im Nachbarland Tanzania statt, und zwar in der Stadt Arusha, die das „Tor zum Kilimandscharo, zu den Nationalparks Serengeti und Ngorongoro” ist. Und ganz sicher weiß Patrick gut bescheid über alle Pläne und kann all unsere Fragen beantworten.
Patrick Manirakiza ist nur einen Tag in Freiburg. Also, kaptu la ŝancon!
Freitag, 28. Juli, 19–21 Uhr Haus des Engagements, Rehlingstr. 9, Hinterhaus. Nächste Haltestelle: Straßenbahn-Linie 5, Mattenstr. Ähnlich wie in unserem „üblichen” Treffpunkt am Schwabentor, lässt sich die Tür mit einem Zahlenkode öffnen, den wir gerne allen zusenden, die Interesse an der Teilnahme haben.
Also, gleich anmelden und sich dann auf einen spannenden Abend freuen. Kontakt: Ursula Niesert, Email: Patrick_el_Rumonge @ posteo.de