Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Post-morgaŭ : baloto por elekti la Franclandan prezidonton.

Loka

22 Aprilo 2022 : Post-morgaŭ okazos la baloto por elekti prezidont(in)on.
Ĉu vi voĉdonos kun espero aŭ malespero aŭ kulpo en la koro ?
Ni diskutu pri la politika pejzaĝo de Francio ; ĉu la situacio instigas temi serioze pri politiko ? ĉu la baldaŭaj balotoj por deputitoj estos pli interesaj ? ĉu baloti estas eksmoda tradicio, nun sengrava, eĉ forgesinda ?
...

sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 {0}





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 {0}













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto