🖥 ILEI-simpozio
Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco

Internacia

Programo: https://www.ilei.info/konferenco/2021/Simpozia-programo-2021-08-03.pdf 

La virtuala ILEI-simpozio “Esperanto en universitataj medioj - nuntempo kaj estonteco” okazos per Zoom la 12-an (09h00 - 19h00 UTC) kaj 13-an (12h00 - 18h00 UTC) de aŭgusto enkadre de ILEI-kongreso VEKI-2. Deko da profesoroj kaj fakuloj el universitatoj de Afriko, Eŭropo, Azio kaj Ameriko prelegos kaj diskutos pri diversaj aspektoj de Esperanto kaj interlingvisiko en universitatoj kaj pri perspektivoj de virtuala Esperanto-universitato. Okazos podiaj diskutoj por pliprofundigo de la traktataj demandoj.
ILEI-kongresaj aliĝintoj atingos la virtualan simpoziejon tra la kongresa retpaĝo (https://ilei.esperantujo.io/veki2021/kongresejo/ ). Por ne-aliĝintoj la simpozio estos vive elsendata per la jutuba kanalo de UEA:
por la 12a de aŭg. je la 9a UTC : https://youtu.be/uojXgLrDwho 
por la 13a de aŭg. je la 12a UTC : https://youtu.be/zGNWveksPsA
La spektantoj povos tie komenti kaj demadi. La plej interesaj komentoj kaj demandoj estos perataj en la simpoziejon. 


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.ilei.info/konferenco/2021/Sim...
veki2021(ĉe)ilei.esperantujo.io

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRadojica