Festo de 120-jara datreveno de fondo de Esperantista klubo Brno
10:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Festo

Loka

Esperanto naskiĝis la 26-an de julio 1887. Precipe tiun tagon estis eldonita libro Meĵdunarodnij jazik, lernolibro de Esperanto en la rusa. Aliaj grandaj lingvoj sekvis en la sama jaro. La unuan lernolibron en la ĉeĥa eldonis en la jaro 1890 mempagante Vladimír Lorenc, kiu poste elmigris en Brazilion. La lernolibro  ricevis signifan respondon.

Dek jarojn poste Theodor Čejka eldonis libron Mezinárodní řeč Esperanto. Úplná mluvnice a cvičebnice se slovníkem esperantsko-českým a česko-esperantským (Internacia lingvo Esperanto. Plena gramatiko kaj ekzercaro kun vortaroj esperanta-ĉeĥa kaj ĉeĥa-esperanta). Tio jam lanĉis esperanto-movadon en Ĉeĥio kaj Moravio. La unua esperantista organizo komencis formiĝi en Brno komence de jaro  1901. Novembre ili tamen ricevis permesojn de aŭstra administrado. Tiel ekestis la Unua Societo de Esperantistoj Aŭstriaj en Brno kiel la unua esperanto-organizo en tiama Aŭstrio.

Venu rigardi, kion ni num en Brno faras, kaj rememori.

Legu pli da informoj kaj aliĝu en nia retpaĝo.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj