Espero de Rabbel estas pupteatraĵo, inspirita de la libro 'La Vila Mano' (1928) verkita de la esperantisto Hendrik Jan Bulthuis. La prezento okazos en la nederlanda lingvo.
La unua prezento okazos la 25-an de oktobro en la vilaĝo Warffum, tie kie Bulthuis naskiĝis. La dua prezento estos la 26-an de oktobro. En la vilaĝo okazas promenado tra la vilaĝo. Tekstoj el la libroj estas voĉlegataj en la nederlanda kaj en Esperanto. La kantgrupo Kajto ankaŭ kunlaboras.
Viro survoje al la norda parto de la provinco Groningen, nomita 'Het Hogeland'. La loko kie li naskiĝis kaj kreskis, altiras lin. Stranga kaj samtempe fidinda. En sia dorsosako li kunportas la granda mondo kun si kaj longa vico de figuroj kiuj akompanos lin. Dumvoje li renkontas Rabbel, sablaĵo laŭlonge la vojo, kio neniam foriris. Kune ili fosas en memoroj, ŝanĝoj kaj duboj. Hejmreveni ja estas pli malfacile ol foriri.
Joeso Peters faras teatraĵojn, estas aktoro kaj ludas pupteatraĵon.
En la Grand Theatre nun estas la programo Common Grand. Konekto inter la urbo kaj provinco estas la centra temo.
Common Grand/Grand Theatre - Rabbels Hoop (Warffum)