🖥 SES-Sabato
11:00 - 13:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Reta kunveno kun prelego kaj diskuto

Internacia

Svisa Esperanto-Societo

SES-Sabatoj  (nova oferto de SES al siaj membroj, kaj ne nur : retaj kunvenoj, prelegoj)

Principe la unuan sabaton de ĉiu monato je la 11-a horo matene.

 Duan de marto : Jerzy "Georgo" DRYJA el Pollando :   “Edmond Privat kaj lia agado por la sendependiĝo de Pollando dum la unua mondmilito (1914-1918)”. Horo: UTC+1

Sesan de aprilo : Falimanana "Fafah" RAFANOMEZANTSOA el Madagaskaro.
Horo: UTC+2. 
Temo: Ĉu akcepti la destinon aŭ lukti por pli bona vivo?
En tri partoj: 
- Mia infanaĝo kaj la infanaĝo de multaj kamparanaj gefiloj.
- Kial kaj kiel ni devis/devas lukti por pluvivi?
- Ĉu mi jam sukcesis, ĉu Esperanto iele helpis? Se jes, kiel?
 

Kvaran de majo : PARK Yong Sung "Nema" el Koreio (ILEI-sekciestro).   Temo : Koreio Horo: UTC+2

Unuan de junio : Jerzy "Georgo" DRYJA el Pollando.“Polaj – svisaj interrilatoj – longjara tradicio kaj reciproka simpatio”.  Horo: UTC+2

Sesan de julio : José Antonio VERGARA el Ĉilio:  "Ĉu oni nomis iu(j)n lando(j)n  'la Svislando de Ameriko' kaj se jes, kiu(j)n kaj kial?"  Horo: UTC+2
Pro la malsamaj horoj kaj por eviti fruan ellitiĝon de nia preleganto, ni ŝovis la komencon de la prelego al la 14-a horo svisa tempo.


 Horo: UTC+2

Ligilo: https://meet.coredump.ch/SES-Sabatoj 



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.svisa-esperanto-societo.ch
estraro+ses-sabato(ĉe)svisa-esperanto-societo.ch
Svislando

Administranto