Oporta kunveno
17:00 - 20:00
Eŭropo/Lisbono
Elekti horzonon
Monata kunveno

Loka

Karaj,

Kelkaj esperantistoj denove kunvenos la unuan semajnfinon de Oktobro!

Ĉar ĝi fakte belas, oportunas kaj trankvilas, ni denove kunvenos en la ĝardeno de Nova Sintra.


Jen la plano:

Kunveni je 17:00 en parko de Nova Sintra, manĝeti, babili, ktp. Plu ne eblas ke granda grupo kuniĝu, do, bonvole avertu nin se vi emas partopreni surloke.

Legi duan teatraĵon de la libro Dum nokta deĵoro de Nevena Nedelĉeva kiun Anna kaj Stela malavare donacis kaj kies titolo, aparte taŭge, estas... "En kunveno" kaj ekplani la venontan Ztagon en Oporto.

Ni kompreneble kunportos nian virtualan ĉambron, do, eblos samtempe partopreni la kunvenon je 17:00 per komputilo aŭ aptelefono:

Komputilo - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto

Aptelefono - Uzu la ligilon https://meet.jit.si/EsperantoPorto kaj instalu la apon Jitsi meet aŭ voku al unu el la numeroj ĉe https://meet.jit.si/static/dialInInfo.html?room=EsperantoPorto
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

porto.esperanto.pt/
esperantoporto(ĉe)gmail.com
Rua Barão de Nova Sintra, 285, Porto

Interesiĝintoj

Administranto