73a Kultura Semajnfino
La SarLorLuks-evento

InternaciaKurso

 Sarlanda Esperanto-Ligo festos sian 73an Kulturan Semajnfinon de la 8a ĝis la 10a de novembro 2024 en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo. (https://www.kardinal-wendel-haus.de/)

Atendas vin interesa programo konsistanta el diversaj prelegoj por Esperanto-parolantoj, kursoj por progresintoj kaj komencantoj. En la libroservo de Jean-Luc Thibias vi certe trovos allogan legaĵon kaj esperantaĵojn.

Ni komencos la semajnfinon jam vendrede posttagmeze per via alvojaĝo kaj post la vespermanĝo ni aŭskultos dum bonveniga vespero jam la unuan prelegon kiu gvidos (ĉifoje vere!) al posta amuza kvizo. Vi eĉ povas gajni premion (promesite!). Poste ni kunsidos en etosa rondo en la knajpo (sarlande: vertŝaft') kaj Ralph Glomp kantos por ni.

La sabaton kaj la dimanĉon ni dediĉos al prelegoj, lingvokursoj kaj ekskurso en la ĉirkaŭaĵon. Ĉifoje ni iros buse al la iama karbominejo de Bexbach. Ni iros malsupren kaj vidos sur kvin subgrundaj etaĝoj la historion de la karba industrio.

La kulmino de la Kultura Semajnfino estos denove bela, bongusta bankedo en solena etoso sekvita de koncerto kun "inicialoj d.c." (tiu estas Eric Languillat) denove Ralph Glomp kaj verŝajne alia kantistino kies nomon ni ankoraŭ ne mencias.

La aliĝilon vi trovas en nia retejo
https://esperanto-saarland.info/veranstaltungskalender/
La teksto unue aperas en la germana sed vi povas ŝanĝi la lingvon de "Deutsch" al "Esperanto" en la menuo. 
Dosieroj