Vendredaj parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La novaj vortoj en la franca lingvo.

Loka

Eblas interparoli en Parizo, ĉi-Vendrede ĉe SAT-Amikaro, inter 18h30 kaj 21h.
Ĉi-vespere la temo estos : la novaj vortoj.

Nia konversacio, kiel kutime, okazos per E-o, kvankam ni temos pri "franclingvaj" vortoj novaj, kiaj : "iel", "vlog", "blob", "frugalisme", "déconsommation", "intersectionnalité", "monsidentité", "silencier", "validisme", "remontada", k.c., plus kkaj vortoj kiuj akompanas la kronviruson...
Ni provos traduki internacilingven tiujn vortojn, kaj taksi kiamaniere la novaj vortoj atestas pro evoluo (misevoluo?) de tuta socio ?
Notindas, ke la nova franca vorto
"iel" ekvivalentas la E-ajn "ri""ŝli" ; notindas ankaŭ la formoj "ielle" kaj "ielles"...


sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB





La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo

Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB













Kore,

Zam & Dzeka


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto