Post pli ol trijara paŭzo denove okazos esperantlingva ludoposttagmezo en Berlina kafejo!
Ĉifoje ni elprovas novan lokon – la ludokafejo
Brettspielplatz. Ili havas multajn ludojn (
jen listo de aŭgusto), kaj vendas trinkaĵojn, vaflojn, kaj sandviĉojn. Sed funkcias iom alimaniere ol kutima kafejo – oni pagas 3€ dum ĉiu horo (sed maksimume 15€) por esti tie kaj ludi, sed tute ne devas aĉeti manĝaĵojn aŭ trinkaĵojn, kaj eĉ rajtas kunporti aŭ mendi kaj liverigi proprajn.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato la 15a de aprilo 2023, 14:00 ĝis ? (la kafejo fermiĝas je noktomezo)
Kie? ĉe
BrettspielplatzWaldstraße 50
10551 Berlin (Moabit)
publika transporto: S Beusselstraße, U Turmstraße, diversaj busoj
Organizanto: Jessica Grasso