🖥 Reta Zamenhof-festo de BAVELO
15:00 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Zamenhof-festo de BAVELO 19.11.2023, 15:00-17:00

Loka

Invito al la

reta Zamenhof-festo de BAVELO
dimanĉon, 19.11.2023
15:00 – 17:00 h



Karaj Esperanto-amikoj en Baden-Württemberg kaj aliloke!

Kiel jam en la du lastaj jaroj BAVELO ankaŭ ĉijare kunvokas vin por komuna reta Zamenhof-festo. Ni okazigos ĝin jam en novembro, por ne konkurenci al lokaj aranĝoj decembraj, kiuj prefere estas ĉeestaj.

Ni preparis riĉan programon kaj ĝojos travivi kun vi du horojn en gaja amika rondo interreta. Preparu denove trinkaĵon en via hejmo por komune tosti al la iniciinto de nia kara lingvo, kiu ligas homojn el plej diversaj kulturoj interkompreniĝi.

Bonvolu anonci vian partoprenemon per retletero al Ursula Niesert <Ursula.Niesert @ esperanto.de> kaj vi ricevos la ligilon por partopreni.

Kunfestu multnombre.

Alois Eder kun la BAVELO-teamo


Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ursula.niesert(ĉe)esperanto.de

Interesiĝintoj

Administranto