De kelkaj jardekoj okazas plurfoje ĉiujare librovendo-tagoj, dum somero en la vilaĝo Fontenoy la Joute, proksime de Baccarat en departemento Meurthe et Moselle.
La 15an de augusto, temos pri SOMERFESTO - LIBRONOKTO
Tiam pluraj profesiaj librovendistoj proponos siajn librojn, ofte brokantajhojn al la publiko. Venos interesatoj de la tuta regiono.
Nia asocio rajtas prizorgi budon, en kiu estas prezentataj esperanto kaj kelkaj libroj.
La vizitantoj estas plej ofte bonvenaj al niaj klarigoj pri la lingvo kaj ties instruado.
Eblas trovi manghon surloke, en la vilagho.