Lu Xun: moderna ĉina verkisto
Ĉu vi scias, ke Lu Xun, pioniro de moderna ĉina literaturo, estis ankaŭ subtenanto de Esperanto? En la prelego, mi prezentos al vi la vivon, literaturan karieron de Lu Xun kaj ankaŭ lian rilaton kun Esperanto. La prelego konsistas el tri partoj: unue, mallonga biografio de Lu Xun; due, la rilato inter Lu Xun, Novkultura Movado kaj Esperanto; trie, legado de partoj de lia reprezenta novelo La Taglibro de Frenezulo.
Nian retpaĝon vi trovas tra:
https://www.esperanto.be/antwerpenFacebook-paĝo ĉe:
La Verda Stelo Antverpeno
===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.