Ni kune amuziĝos, ekzemple laŭ la ludo «rava kadavro» (cadavres exquis). Tiel ni kun-kreos mikro-novelojn, kiujn ni povos sendi al la Belartaj konkursoj de UEA.
Ni ankaŭ kune manĝos kaj trinkos. Kunportu manĝaĵojn kaj trinkaĵojn por dividi.
Ĉiuj estas bonvenaj. La vespero okazos en esperanto.