Zamenhofa Tago en madrida regiono
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Madrido
Elekti horzonon
Ni kunvenos en Fuenlabrado, en la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo

Loka

Esperantistoj de la Madrida regiono kunvenos por festi la Zamenhofan Tagon.

         Kie?  La loko estos la sidejo de la Fuenlabrada Esperanto-Ligo, tre ampleksa, kaj facile alirebla el la ĉefurbo aŭ aliaj madridaj urboj, ĉar ĝi troviĝas je 300 m de la haltejo "Fuenlabrada Central" de RENFE kaj metroo. Ĝi troviĝas ene de la C.E.P.A. "Paulo Freire" kiu konsistas el kvin konstruaĵoj. Oni devas eniri ĉe Av. de las Naciones, tra la pasejo por aŭtoj kiu kondukas al interna parkejo. Ĉiukaze, je la 10:45 kelkaj el ni iros kune el la stacio ĝis la sidejo. 
   
           Por kio? Ni ĝuos kvar prelegojn (pri ŝakludo, pri universala deklaracio de homaj rajtoj, pri la antikva egipta literaturo, pri lingvoj en Filipina insularo). Almenaŭ, ankoraŭ oni povus inkludi ion pli se vi volas kontribui. Meztage, ni kunmanĝos en ordinara restoracio. 
   
           Ĉu vi venos? Se jes, ATENTU!: ni bezonas scii postmorgaŭ vespere ĉu vi planas akompani nin en komuna tagmanĝo, por havigi al ni lokon anntaŭmenditan. 
   
           Jen la loko pero google maps: https://maps.app.goo.gl/wcgZRa54bsvncX2y6 - 75JW+5F Fuenlabrada

           Kaj jen la programo:
11:00 Bonvenigo fare de la prezidantoj de Fuenlabrada E-Ligo kaj Madrida E-Liceo 
11:15 Literaturo en la antikva Egiptio (Pedro Hernández) 
12:15 Historio kaj kuriozaĵoj pri ŝakludo (Alejandro Pareja) 
13:00 La lingvoj de Filipinoj (Albert Garrido) 
14:00 Kial la hispana ne rolas kiel interlingvo en Filipinoj? (Félix J. Lobo) 
14:30 Promeneto ĝis la restoracio "El Sabor", en la strato Grecia nro. 25 
            (En la restoracio ne plu restas loko por tiuj, kiuj ne jam sinanoncis. )
17:00 Teksto de Rafaela Urueña okaze de la 75a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj (legas Manolo Parra) 
17:30 Tabloludoj 
   
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.es/mel
madrid(ĉe)esperanto.es
Calle Creta 2

Interesiĝintoj

Administranto