Jen nova vespera programero de „La Verda Stelo” el Antverpeno kaj Londona Esperanto-Klubo kun unu el la plej malkutimaj amhistorioj en la monda literaturo:
Clare kaj Henry renkontas sin la unuan fojon kiam ŝi aĝas ses kaj li – tridek ses. Ĉe la geedziĝo, ŝi tamen estas dudek du jarojn aĝa, dum li – tridek. Tio eblas nur ĉar Henry moviĝas en la tempo malsame ol ni ĉiuj. Tempvojaĝado ne faciligas amrilaton, milde dirite. Dum ni leg-akompanas la vivon de paro kiu defias „krono-sindromon”, ni ekpensas pri la ekstertempeco de tio kio plej fortas en la vivo de la specio homo: amo.
Plurfoje filmigita, tradukita en dudekon da lingvoj, la furora romano nun ricevis Esperantan veston el la manoj de István Ertl, kiu parolos al Vi ĉi-vespere pri sia sperto kiel leganto kaj kiel tradukanto.
===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.