🖥 Jürgen Wulff: Trovi amikojn en la tuta mondo – Rememoroj el 40 jaroj da laboro por Esperanto
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

InternaciaLokaAlia

Komisito kaj estrarano de Germana Esperanto-Junularo, organizanto de junularinterŝanĝo, fondinto de komputila klubo, estrarano kaj prezidanto de Esperanto Hamburg, tradukanto de ŝlagrotekstoj, aŭtoro. Jürgen Wulff havis kaj havas multajn rolojn en la Esperanto-mondo. Dum la prelego li raportas pri la plej belaj rememoroj, kulminoj kaj kuriozaĵoj. (La foto montras Jürgen kiel delegito de GEA en la komitato de UEA en Vilno/Litovio.)   
 
Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+1).  
Ligilo por Zoom estas: https://us02web.zoom.us/j/275937442
La sekretvorto estas la jaro en kiu nia lingvo naskiĝis.

Hibrida evento: La prelego okazos kaj en la Kulturladen St. Georg, Alexanderstr. 16, 20099 Hamburg kaj pere de ZOOM.

image.png 211 {0}
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝintoj

Administranto