26a de Junio: Ĵurnalismo ! Ĵurnalistoj ! (kaj Preparo de artikolo pri la pasinta ekskurso en Montargis)
Kunveno/Evento
Ĵurnalismo ! Ĵurnalistoj !
Por rememoro, pasintsabate, ni estis 10 partoprenantoj al la ekskurso en Montargis, kiu estis tre agrabla kaj aparte instrua, precipe la vizito al tiu neordinara muzeo de la Franc-Ĉina amikeco, kies ĉefa temo estis la historio de la movado pri studentaj laboristoj en Francio ĉirkaŭ la 1920-aj jaroj. Ni ankaŭ pridiskutos la manieron organizi la verkadon de artikolo pri tio por estonta Sago.
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parol-rondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj... eniĝu : eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.