Aprilo estas la monato kiam vi testos denove vian literatur-amanto nivelon! Ni invitas vin al la plej mojosa defio de Esperantujo! Dum 30 tagoj, komencante vendrede, la 1-an de aprilo ni verkos, legos aŭ tradukos kune. Ĝi estos la plej intensa muskoltrejnado de viaj literaturaj kapabloj kiun vi iam ajn partoprenis!
La
aliĝilo de MoVeMo estas
ĉi tie.
La
telegramo-grupo de MoVeMo estas
ĉi tie.
Kial indas partopreni? Se vi emas komenci novan kutimon, tio ĉiam estas malfacile, ni scias tion. Sidiĝi verki aŭ labori pri tradukoj bezonas seriozan sindediĉon. Ni promesas al vi subteneman komunumon por kuraĝigi vin kaj reciproke vi nin dum 30 tagoj.
Kiel funkcias MoVeMo? Vi elektas vian defion! La klasika defio kiu devenas el Usono temas pri verkado de 50mil vortoj en 30 tagoj, do 1667 vortojn tage. Ni povas diri al vi, ke ni tute
aliel komprenas la defion.
La plej grava parto de la defio estas: verki, legi aŭ traduki dum 30 tagoj, ĉiutage. Se vi elektas verki aŭ traduki tiam alia grava regulo estas, ke vi
ne redaktas la tekston. Tiuj ĉi 30 tagoj estas por eligi la vortojn surpaperen aŭ enkomputilen.
Kio gravas estas ke ni faros tiujn taskojn dum 30 tagoj
senhalte, subtenante unu la alian.
Nia celo vere estas kunigi homojn, kiuj defias sin per verkado originale en Esperanto aŭ tradukado de ajna teksto al Esperanto.
Ni renkontiĝas
ĉiutage en la telegramo-grupo, kaj
unufoje semajne havos interŝanĝon por pridiskuti kiel la defio iras por ni en la jitsi ĉambro "MoVeMo":
https://meet.jit.si/MoVeMoKiel vi povas aliĝi al la defio?
Plenigu la aliĝilon ĉi tie:
klaku por la aliĝilo de MoVeMo.
Venu al nia
Telegramo-grupo dediĉita al la MoVeMo por rakonti pri viaj sukcesoj, defioj.
Legu pli detale pri la defio en nia retejo:
https://bobelarto.ink/2022/03/24/la-prokrastado-finigas-en-aprilo-cu-vi-pretas-por-la-dua-eldono-de-movemo/Legu pri la antaŭa eldono ĉi tie:
https://bobelarto.ink/2021/10/29/movemo-monda-verk-monato/