🖥 🏃 La dua Literatura Duonmaratono de Bobelarto 🏃‍♀️
10:00 - 23:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ĝuu duontagon da literaturaj eventoj unu post la alia!

Internacia

Bonvenon al la Literatura Duonmaratono!

En tiu ĉi maratono ni kuras “per” literaturo! Ni enŝovos en 2 ses-horajn sesiojn tiom da literaturaj programeroj kiom ni povas. Vi renkontiĝos kun aŭtoroj, ekkonos ĵus aperintajn librojn de eldonejoj, havos la eblecon legi kaj verki. Ni kreos la eblon renkontiĝi kun aliaj pasiuloj pri Esperanto-literaturo.

La renkontiĝo okazos en la Zoom-ĉambro de Bobelarto. Vi bezonas nur unusolan ligilon por la tuta renkontiĝo! Venu por ajna programero kiu allogas vian atenton aŭ por la tuto, kaj ĝuu bonetosan literaturumadon dum la dua sabato de marto!

La partopreno en la Literatura Duonmaratono estas senpaga.
Klaku por la aliĝilo: https://bobelarto.ink/maratono/

Programo de Duonmaratono.png 548 kB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉