🖥 Praeĥoj el tro-pika lando...
12:00 - 13:15
Ameriko/Santo_Domingo
Elekti horzonon
Temo 2-a : Literaturo, muziko kaj stragaj iloj domingaj

Internacia

¡Hola a todos! ¿Cómo están?

La esperantistaro de Dominika Respubliko (Domingo, por la geamikoj) bonvenigas someron kaj volas festi la alvenon de tiu sezono (kaj kompreneble, ankaŭ la alvenon de vintro ĉe la Suduloj) per amikema kaj paroliga retkunveno.

ĈI-foje, ni malkrovos domingan literaturon pere de kelkaj selektitaj verkoj de famaj lokaj verkistoj. Bv. kontakti nin (rdespradel@hotmail.com) almenaŭ du horojn antaŭ tiu evento por ricevi etan pecon de literatura verkaĵo. Ni petos al vi legi kaj traduki ĝin en vian propran gepatra(j)n lingvo(j)n, se vi emas, nur por la ĝojo "aŭskulti"  lokajn aristojn en aliaj lingvoj (kaj eble por la unua fojo).

Muzikemuloj havos la eblecon malkovri kelkajn muzikerojn de nia bunta muzika produktado. Merengue, salsa, bachata, reggaeton, palos, baladas... Venu kaj kunĝuu!

Fine, ni kunludos: "Kio estas tio?". La celo estas diveni, per bildoj, por kio ni, dominganoj, uzas kelkajn objektojn, eble nekonatajn de vi? (Bv. vidi ekzemplojn, sube, en la fotaro)

Ni ek de nun kore bonvenigas vin. Ne forgesu vian bankostumon, sunkremon kaj pina colada! (Kafon ni havos por vi!).

ALIRINFORMOJ:

Zoom-ligilo: https://us02web.zoom.us/j/89923974961?pwd=RS9obnFzT285dllOYVIrN252L240UT09

Pasvorto: La jaro de la apero de la Unua Libro per ciferoj (4 ciferoj: 1, 8, 8 kaj 7)

Por antaŭĝuo:

Jen kelkaj filmetoj pri Domingo kaj dominganoj:
(1) https://www.youtube.com/watch?v=vJZT_hUZ1Ms
(2) https://www.youtube.com/watch?v=F-uPHbfznlM
(3) https://www.youtube.com/watch?v=1huVIuxYPbY (klarigoj pri lingvaj trajtoj de la hispana lingvo en la lando, klarigita per la angla lingvo)

Jen kelkaj artikoloj pri Domingo kaj dominga kulturo:
(1) https://eo.wikipedia.org/wiki/Domingo
(2) https://eo.wikipedia.org/wiki/Merengo
(3) https://eo.wikipedia.org/wiki/Rafael_Trujillo

Rafaelo Despradel
ĜenSek
Dominga Esperanto-Societo (DES)


Alirinformoj:
Retadresoj: rdespradel@hotmail.com / rdespradelhdez@gmail.com
Telefona numero: 00 + 1 + 809 583 0821 (el eksterlando)
ZOOM-alirinformoj: Anoncotaj poste.

LUDO: "Kio estas tio?": 




📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉