🖥 1-a Dominga RetKunsido: Praeĥoj el tro-pika lando
12:20 - 14:00
Ameriko/Santo_Domingo
Elekti horzonon
Praeĥoj el tro-pika lando / Temo 1-a: Kie diable troviĝas tiu Marvirinstrato?

Internacia

Dominganoj okazigas sian unuan retkunsidon kadre de EventaServo.

"Praeĥoj el tro-pika lando" estos aro da kvin sinsekvaj neformalaj, ludemaj kaj paroligaj internaciaj renkontiĝoj kies ĉefaj celoj estu:

I/ Unuflanke, diskonigado de la bunta kaj ne tre bone konata dominga kulturo inter la monda esperantistaro, kaj
II/ duflanke, diskonigado de la ankoraŭ ne tre konata riĉkolora esperanta kulturo en Dominika Respubliko ("Domingo", por la geamikoj).

La temo de nia 1-a retkunsido estas: "KIE DIABLE TROVIĜAS TIU MARVIRINSTRATO" ?

Por pliplueniri bv. legi sube :
Simbolaj retpremioj estos atribuitaj al tiu kiu unue malkovru tiun tielnomatan Marvirinstraton.
Partoprenontoj estas invititaj spekti la sekvajn 3 dokumentojn:
a) "
Dominika Respubliko havas ĉion" (Turismreklamo de Dominga Ministerio pri Turismaj Aferoj)   
b) "La pimienta es la que pica" (Merengestila muziko el nordcentra Domingo)
c) Belecejo "Belkys" (1-a kaj 2-a partoj)
Alea jacta est !

Por eniri tiun retkunsidon, jen la necesaj informoj:

Retkunvena ZOOM-kodo: 881 6139 9312
Pasvorto:
La nomo de nia kara lingvo, minuskle.
Rekta invitilo (sufiĉas surklako):
 https://us02web.zoom.us/j/88161399312?pwd=emhZcCt2L3lCQ1VaYUVkd1kzZlpXUT09

Ni havos domingan retkafon kaj verdajn veganstilajn retkuketojn por la gepartoprenontoj (bv. kunporti vian tason).

Ni ekde nun bonvenigas vin ĉiuj en Dominikan Respublikon tiam kaj de jam antaŭĝojas vian ĉeestadon. Retkolibroj estas aparte ege bonvenaj. ^^

Tre altestime kaj ver(d)samideane via,

Rafael Despradel-Hernández
ĜenSek
Dominga Esperanto-Societo
(DES)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉