Diskuto pri la kampanjo de UEA/EEU rilate al la nuna eŭropunia Konferenco pri la estonteco de Eŭropo.
Diskutestro: Raphael Das Gupta (Rafaelo)
Multaj esperantistoj partoprenas la "civitanan konsulton" de la EU-Konferenco kaj apogas por-esperantajn proponojn, kiuj - se ni sukcesas konvinki per niaj argumentoj - estos diskutataj kaj eble realigotaj per EU. Ni aparte pripensu, kiel prepari la duan fazon de la kampanjo ("prilaborado" de parlamentanoj, ĵurnalistoj ... rilate al la debato pri proponoj).
Tagordo
La diskuto okazas laŭ la tagordo sub gvidado de la diskutestro:
- Komentoj rilate la kampanjon ricevitaj dum diskutado en UEA Virtuala Kongreso 2021
- Preparo de la dua fazo de la kampanjo
- Kiu traserĉos datenbankojn (de parlamentoj) por trovi "hokojn"?
- Kiu kolektos informojn por celita alskribado de parlamentanoj?
- Kiu verkos modelajn leterojn?
- Kontaktprovo rilate al EP-anoj okaze de la Esperanto-Tago
- Eksperimenta propono (grandskala komentado - ĉu rezultas blokado?)
- Aliaĵoj