🖥 Kien iras nia literatur-merkato? Paneldiskuto pri Esperanto-eldonado
15:15 - 16:20 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Evento kadre de Germana-Pola Esperanto-Kongreso

Internacia

Kiel statas nia eldon-merkato kompare kun la eldonado nacilingva? Kiel ĝi evoluas, kia estonteco atendas nian literaturon? Kiel la libroservojn influis la pandemio? Ĉu paperaj eldonaĵoj ankoraŭ havas sencon? Al tiuj demandoj respondos gastoj de Pŝemek Wierzbowski (Bjalistoka Esperanto-Societo), kiuj de jaroj okupiĝas pri la libro-merkato kiel aŭtoroj, redaktoroj, kompostistoj, eldonistoj aŭ vendistoj de Esperantaĵoj:
  • Istvan Ertl, redakciano de Beletra Almanako,
  • Nicola Ruggiero, Akademio Literatura de Esperanto / BA,
  • Dima Ŝevĉenko, redaktoro de la revuo Esperanto / la eldonejo Impeto,
  • Lode Van de Velde, Flandra Esperanto-Ligo.

Venu kaj diskutu kun ni! La evento okazos kadre de la Germana-Pola Esperanto-Kongreso (21–24.05.2021). Por partopreni ĝin bonvolu aliĝi per ĉi tiu formularo.

Logotipo Frankforto Słubice 2021.jpg 11,9 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.de/eo/gek2021
pwierzbowski(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePŝemek Wierzbowski