Eduard Ingriš (1905 – 1991) – aŭtoro de trampa kanto Niagaro – Oldřich Arnošt Fischer
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Prelego

Loka

Eduard Ingriš devenis el bohemia vilaĝo Zlonice apud Slaný, kie li naskiĝis la 11-an de februaro 1905. Li provis studi en Naturscienca Fakultato de la Karola Universitato en Prago, sed baldaŭ li preferis studadon de muziko en konservatorio. Li fariĝis sukcesa muzikisto kaj komponisto, aŭtoro de multe da ĉeĥaj operetoj kaj instruisto de muziko. En sia trampa kabano li komponis faman kanton “Niagaro”. Ĝis nun oni uzas lian trivoluman lernolibron de gitara ludo. Dum nazia okupado germana gestapo lin malliberigis. En la jaro 1947 li foriris en Argentinon, kie li volis okupiĝi pri muziko. Brazila radio lin informis pri komunisma puĉo en Ĉeĥoslovakio, tial li decidis ne plu reveni. Li ne povis kontinui sian vojaĝon en Argentinion, sed post naŭ monatoj li atingis Peruon kaj en Limo fariĝis sukcesa fotisto, filmkameraisto kaj instruisto de muziko. Li konatiĝis kun Thor Heyerdahl kaj ripetis lian eksperimenton flosi sur balsa floso el Suda Ameriko en Polinezion. La unua eksperimento kun balsa floso Kantuta (1955 – 1956) preskaŭ finis tragike, sed la dua eksperimento kun la floso Kantuta la 2-a (1959) estis sukcesa. Ekspedicio atingis insulojn Raroia kaj Matahiva kaj tiel ĝi pruvis, ke originaj loĝantoj de Suda Ameriko kapablis Polinezion prisetli. Fotoj kaj filmoj de Ingriš estas signifaj dokumentoj. Eduard Ingriš forpasis la 12-an de januaro 1991 en Reno (Usono, Nevado).

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Lingvo: Esperanto

Ĉeesta programo, ne estos elsendata rete. Ĝi estas registrota.
P1270402.jpg 233 kB
La programo povas ŝanĝiĝi. Programo pro venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.

Kiel atingi la klubejon: La klubejo ne estas en la ĉefa parto de starto Hybeŝova, sed en mallonga sakstrato. Bonvolu rigardi en
mapon. La plej proksimaj tramhaltejo estas Václavská (tramlinioj 1 kaj 2 el ĉefa stacidomo)
Registritaj prezentoj

Eduard Ingriš (1905 – 1991) – aŭtoro de trampa kanto Niagaro – Oldřich Arnošt Fischer

Eduard Ingriš devenis el bohemia vilaĝo Zlonice apud Slaný, kie li naskiĝis la 11-an de februaro 1905. Li provis studi en Naturscienca Fakultato de la Karola Universitato en Prago, sed baldaŭ li preferis studadon de muziko en konservatorio. Li fariĝis sukcesa muzikisto kaj komponisto, aŭtoro de multe da ĉeĥaj operetoj kaj instruisto de muziko.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉