Ĉu "Charlie" ankoraŭ estas la kara Charlie Hebdo de nia adolesko ?
Loka
14 Januaro 2022 : Ĉu "Charlie" ankoraŭ estas la kara Charlie Hebdo de nia adolesko ? ĉu ĝi ne emas, nun, iom Zemmour-iĝi ?
"Sopiras pro mastriteco ? Ni aŭdacu Islamismon" asertas la kovro-paĝo de Charlie n° 1537 de 5 Jan. 2022 ; ĉu tio ne aspektas kia Zemmour-humuro, t.s. misutila provoko ? Aŭ : ĉu ni tiom maljuniĝaĉis ?
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB
La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kun via buŝmasko aŭ mentontuko aŭ kubutozono laŭ la nuna Pariza modo, aŭ sur la fronto se vi ribelas, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Programo de la parolrondoj : https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro?lang=eo
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Se la krad-kurteno fermas la butikon, bonvolu frapi je la pordo, ni malfermos por vi. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.