🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Tema diskutado kaj Ateliero – 72: Fraktaloj - en la scienco, naturo kaj origamio.
Tema diskutado kaj Ateliero – 72: Fraktaloj - en la scienco, naturo kaj origamio.
InternaciaKurso
Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
Tema diskutado kaj Ateliero – 72: Fraktaloj - en la scienco, naturo kaj origamio.
Unu el la plej mirindaj malkovroj en scienco de la 20-a jarcento estis la fraktaloj kaj la fraktala geometrio. Fraktalaj strukturoj abundas en la Naturo (en la plantoj, pejzaĝoj, galaksioj, ktp). Impresaj fraktaloj estis kreitaj en origamio en tiu stranga kruĉiĝo de arto kaj geometrio. Ni pridiskutos tiun temon kaj faldos kun Carolin Weemeyer la belan fraktalon- Hortension.
La ateliero okaziĝas kun Zoom-subteno de IREA ĉiudimanĉe, je la 19.00 - 20.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Cullture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo.