Vendreda parolrondo ĉe SAT-Amikaro, Parizo
18:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
16 Junio 2023 : Danĝeroj de la suna lumo.

Loka

16 Junio : Danĝero de la suna lumo, ultraviolaj radioj, prelego de Joël Fontaine.

Danĝera lumo. Klarigoj kaj konsiloj.

Lumo ebligas nin interagi kun la ekstera mondo, proksima kaj malproksima. Ĝi estas la formo de energio, kiu alportas informojn pri la ĉirkaŭaĵo, kaj pri la kosmo. En la ĉiutaga vivo ni ofte plendas pri ĝia eksceso aŭ manko. En kelkaj kazoj ni devas esti atentemaj, ĉar lumo povas esti danĝera. Por kompreni tiujn danĝerojn kaj protekti sin kontraŭ ili, oni devas koni la bazajn principojn de la interago inter lumenergio kaj materio ĝenerale. Lumo estas elektromagneta radiado kiu havas diversajn ecojn : intenseco, spektro, kohereco, polarizo, diverĝenco. La malfacilaĵo por kompreni ĝian efikon venas de la fakto, ke ni ne havas rektan atingon al tiuj ecoj. Ni konscias pri la intenseco kaj koloroj, sed la fakto ke ĝi estas ondo kun kvantumaj proprecoj ne estas evidenta. Fakte nur ekde la fino de la 19a jc oni disponas la unuan kompletan lumteorion pri la klasikaj fizikaj aspektoj de lumo, kompletigita de la kvantumaj ecoj en la komenco de la 20a jc.Tiu-ĉi artikolo priskribas la bazajn ecojn de lumo rilate al danĝeroj por la homa korpo. Danĝero estas granda dum la uzo de koheraj lumfontoj, la laseroj. Sed natura lumo ankaŭ enhavas danĝeron, kontraŭ kiuj estas sufiĉe facile sin protekti.



sidejo_jan2021_800x200.jpg 40,6 kB

La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !

Programo de la parolrondoj :
https://www.sat-amikaro.org/vendredaj-parolrondoj-rekomencigxas-cxe-sat-amikaro
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto.
Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.

Dzeka+Zam-288x384-2.jpg 20,1 kB


Kore,

Zam & Dzeka.


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.sat-amikaro.org/
libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
132-134, Boulevard Vincent-Auriol

Interesiĝintoj

Administranto