🖥 Disvolvo de Esperanto-Lernado en Pollando
10:40 - 14:00 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Reta kaj ĉeesta konferenco pri Esperanto-instruado

Kunveno/Evento

Bjalistoka Esperanto-Societo kaj PLURIKO invitas al la

1-a minikonferenco DEL – Disvolvo de Esperanto-Lernado en Pollando

Dato: Sabato, la 23-an de majo 2026
Loko: klubo de BES en Bjalistoko, str. Piękna 3 + retaj partoprenantoj individue kaj grupe, interalie polaj esperantistoj el Lodzo, Varsovio kaj Krakovo.

Provizora programo

10:40–11:00 – P. Wierzbowski – konektado de retaj partoprenantoj per Zoom

Parto 1 – Enkonduko
11:00 – P. Wierzbowski, J. Leyk – inaŭguro
11:05 – J. Leyk – Kiel evoluas Esperantio – degeneraj minacoj + diskuto
12:15 – tagmanĝa paŭzo 

Parto 2 – Plan-preparo por la Projekto DEL – disvolvo de E-lernado en Pollando
12:45 – J. Leyk – prezento de la novpublikigita lernolibro Aventuro per Esperanto
  • I. Koutny – mallonga recenzo de la lernolibro
  • P. Wierzbowski – spertoj pri aplikado de la lernolibro dum aktuala kurso
  • aliaj laŭbonvole
13:00 – kiel disvolvi lernadon de Esperanto en Pollando
  • diskuto kaj la plano efektivigi la projekton DEL
14:00 – fermo de la konferenco

Teknikaĵoj:
La konferenco okazos per Zoom ĉe tiu adreso; la pasvorto por eniri estas bjabja.




Informoj

espero.bialystok.pl
kontakt(ĉe)espero.bialystok.pl

Interesiĝantoj

1

Ensalutu por indiki vian interesiĝon

User profile picturePŝemek Wierzbowski

Administranto