Kiom? 80 eŭroj por la tuta semajnfino (kun litotukoj +4 €)
Infanoj pagas malpli! Dumtaga partoprenado sen tranokto ankaŭ eblas, simple diru dum aliĝo!
Vidu la detalojn sub “Kotizo”.
Kial? Por ludi, amuziĝi, eble naĝi …
Kiu? Se vi havas demandojn, komentojn, aŭ ŝatus helpi, kontaktu Jessica Grasso ĉe
abeloabeloabelo@gmail.com
Gravaj informoj pri ABELO 2020:
Pro la k(o)ronvirusa pandemio kaj rilataj leĝoj kaj reguloj, ni ankoraŭ ne scias ĉu ABELO povos okazi kiel planata dum 2020.
Se vi ŝatus partopreni, eblas aliĝi kiel ĉiam sen antaŭpago. Kiam ni havos pli konkretajn informojn ni aktualigos la retpaĝon de la renkontiĝo kaj informos ĉiujn aliĝintojn retpoŝte. Vi ankaŭ povas provizore aliĝi nun, kaj konfirmi poste ĉu vi vere povas kaj volas veni – plifaciligas la organizadon jam scii kiom da homoj eble partoprenos.