Al la februaro ludado venis 7 homoj kaj ni ludis jenajn ludojn: Jungle Speed, Knaster, Tabuo en Esperanto, Solo, kaj Alchemist
La sekva ludado okazos dum sabato, la 21a de marto.
Bonvole kunportu ludojn se vi volas! Ĉiaj ludoj bonvenas! Ĉar ni uzas la spacon de la kafejo indas aĉeti manĝaĵo(j)n aŭ trinkaĵo(j)n dum la ludado, sed estas sufiĉe granda elekto, inkluzive de vegetaraj kaj veganaj ofertoj, kaj ne nur glaciaĵo kaj desertoj.
Jen la bazaj informoj:
Kiam? je sabato, la 21a de marto 2026 ekde la 14a horo, ĝis almenaŭ la 20a horo
Kie? ĉe Eiscafé Kibo Transvaalstraße 13 13351 Berlin (Wedding) publika transporto: U6 Rehberge aŭ Seestraße, bushaltejo Transvaalstr.