Biologiaj mitoj "En la socio abundas mitoj kiuj rilatas al biologio. En 2018, la Nederlanda Instituto pri Biologio eldonis libron en kiu oni traktas diversajn ofte aŭditajn asertojn pri biologiaj aferoj. Kelkajn el tiuj temoj traktos Bert de Wit, biologo, kiu laboris en la interfaco de scienco, socio kaj politiko. Li ankaŭ aludos temojn el la libro de zoologo Lucy Cooke, “Bitch” (virinaĉo), el 2024, en kiu ŝi priskribas la misajn ideojn pri sekso kiuj regis kaj -as ĉe zoologoj. La prezento estos kvizforma. Preparu ruĝan (NE) aŭ verdan (JES) paperon por montri vian opinion.
Nian retpaĝon vi trovas tra:
https://www.esperanto.be/antwerpenFacebook-paĝo ĉe:
La Verda Stelo Antverpeno
===================
Tiu ĉi programero okazos hibride kaj kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo antverpena tempo en interreto per "ZOOM".
Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.