82a Hispana Landa Kongreso 2024
La Kongreso okazos en Valencio (Cheste) ĉe la Universidad Laboral de Cheste. La kongreso daŭros 4 tagojn, sed la postkongreso, kun abundaj vizitoj kaj ekskursoj, daŭros du semajnojn.

InternaciaLoka

LANDA KONGRESO Valencio (Cheste), inter la 5a kaj 8a de septembro, 2024.  Por vidi detalojn pri la Kongreso kun la programo, ekskursoj, ktp, kaj por aliĝi, bonvolu rigardi: kongreso.esperanto.es  Ĝis la fino de aprilo, estas tre specialaj kotizoj por ne-Hispanoj, 15€, por junuloj, 15€, kaj por akompanantoj, 10€.  Privata, universitata ĉambro (dulita) estas 30€ ĉiutage.

AMO-Seminario kun Duncan Charters, Dennis Keefe, Laura Brazzabeni, Rubén Fernández de la UNED.  Kaj diversaj, interesaj prelegantoj.  Entute ĝis 36 prelegoj.

La tagoj por la Landa Kongreso estos inter la 5a kaj 8a de septembro, 2024.  La alveno-tago estas ĵaude, kaj la foriro-tago dimanĉe.  La kongreso okazos ĉe la bela kampuso de la Universidad Laboral  (Centro Educativo) de Cheste, kie ni dediĉos nin, pli ol kutime, al esperantaj aferoj, ĉar ekskursoj kaj kulturaj vizitoj okazos nur en la postkongreso.

GRANDA POSTKONGRESO: Valencio kaj ĉirkaŭĵoj.

Tuj post la Landa Kongreso, vi povos partopreni en abundaj vizitoj kaj ekskursoj, kaj tio, laŭ via plaĉo, inter unu tago ĝis 14 tagoj.  Postkongrese ni babilos, trinkos, manĝos, vizitos, ekskursos esperante. 

Ni vizitos la surplaĝan Cullera, la "horchatan" urbon Alboraia, la belan kaj historian Gandia kun la Esperanto-Kafejo, la historie signifan Sagunto kaj la romianan teatron, la tomato-batalan urbon Buñol, la naturparkon Albufera, kaj famajn lokojn en la urbo Valencio mem. 

Sur la listo: Muzeo Las Fallas, Muzeo de Arto, Urbo de Scienco kaj Arto, UNESKO-monumentoj: La Lonja, ekzemple, la fama Merkato, Botanika Parko, Rivero-Parko, Viveros,   manĝejoj, kafejoj, trinkejoj, restoracioj, plaĝoj, ktp.

Ĉiĉeronoj:  Dennis Keefe, Amri Wandel, Raia Androvska, Luis Salag, Santiago Cerveró i Caballero, Carmen López Martínez, Pau Mendoza Casp, Carmen Segarra, Francisco Conejero.  Kaj vi?

Provizora listo de prelegantoj, prelegoj:

Prelegantoj, Nunaj, Eventualaj, Invitotaj 
HEF Landa Kongreso, 2024 

Provizora! La fina listo kun prelego-horoj aperos du tagojn antaŭ la Kongreso en septembro. Intertempe, ni private interparolos pri la titolo, temo, priskribo, kondiĉoj, ktp, en regule aperantaj retpoŝt-mesaĝoj. Ni origine rezervis 24 prelego-spacojn, sed la kvanto da Esperantistoj kiuj volas prelegi ĉi foje estas ege alta. Do ni devas trovi solvon eble por trovi pli da spaco por la prelegoj! 
 
Se vi vidas *, tio signifas, ke ankoraŭ ne estis elektitaj definitiva titolo por la prelego. Nur diru al ni, kaj ni tuj ŝanĝos por vi. 

Bonvolu noti, ke se vi volas prelegi, bonvolu kontakti la respondeculon pri la prelegoj: Dennis Keefe ĉe keefeinchina@gmail.com. Dankon.

 
       | Preleganto            |  Temo, aŭ Titolo

| 1  | María Adelantado  | Libro: Sonata Telúrica, kaj Esperanto 
| 2  | Raia Androvska  | La Verdaj Drakoj de 2024,
| 3  | Raia Androvska  | * Mergita en la Maro Mediteranea
| 4  | Antonio Badía  | Ateliero pri Simplaj Magiaj Ludoj
| 5  | Toño del Barrio  | Festparolado: "Kie ni troviĝas? La Labora Universitato kaj Esperanto"
| 6  | Toño del Barrio  | Prezentado de la libro "Volontuloj kun okulvitroj". La rolo de intelektuloj kaj de esperantistoj en la Hispana Enlanda Milito.
| 7  | Laura Brazzabeni  | La evolulo de la kurso 30 Oraj Horoj.
| 8  | José Vicente Castillo García  | Libro: Los Trenes de Esperanza: Esperantistas solidarios: Niños austriacos en la región valenciana, 1920.
| 9  | Santiago Cerveró i Caballero  | * La uzo de Esperanto en filmoj: antikvaj kaj modernoj.
| 10  | Duncan Charters  | Evoluoj de la Instruado kaj Lernado de Esperanto
| 11  | Duncan Charters  | IKK, Interkultura Kompetento rilate al Esperanto.
| 12  | Duncan Charters  | Kion ni povas lerni de poliglotoj pri la lernado de Esperanto?
| 13  | Duncan Charters  | La strategio laborplano de UEA.
| 14  | Duncan Charters  | Novaj Perspektivoj pri la instruado de E-o gramatiko.
| 15  | Ismael Enarque  | Kiam la kancero estas heredita, kion oni devas scii?
| 16  | Rubèn Fernández  | Amatoreco kaj profesieco en Esperantujo: kelkaj ĝeneralaj kaj priinstruaj spertoj kaj konsideroj
| 17  | Iván Garcia, Toni Espinosa  |  BITARKIVO.ORG: 9696 numeroj de historiaj revuoj. Kaj poste?
| 18  | Georgo Handzlik  | * Kreante radio-stacion. La enhavo: muziko, novaĵoj, reklamoj.
| 19  | Dennis Keefe  | Esperanto-Insulo, Esperanto-Plaĝo: Ĉinio kaj Hispanio.
| 20  | Dennis Keefe  | Pasporto al la Tuta Mondo: la Filmo Forgesata; la kurso konvena.
| 21  | Euheno Kovtonjuk  | Eroŝenko: ukraina blinda esperantisto-verkisto
| 22  | Euheno Kovtonjuk  | UkrainIo: aktuala situacio, spertoj kaj pensoj
| 23  | Ana Manero  | Normaj numeroj kaj aliaj identigiloj de eldonaĵoj. 
| 24  | Gabriela Manzano  | Malrespektemo al infanoj.
| 25  | Pedro M. Martín  | Ateliero pri Simplaj Magiaj Ludoj
| 26  | Ana Montesinos  | * Ateliero: Ludoj en la instruado de Esperanto, pri kaj per
| 27  | Olga Skobeeva (Bauer)  | Mediaj falsaĵoj, kiel rekoni kaj rezisti falsajn informojn.
| 28  | Olga Skobeeva (Bauer)  | * Lingvaj Festivaloj
| 29  | Viko Manzano  | Kial vi sukcesigas la neverajn novaĵojn. Konsekvencoj de la biologia evoluo.
| 30  | Niko Voloshin  | Karikaturoj en Esperanto-periodaĵoj kaj Libroj
| 31  | Amri Wandel  | * Instrui astrofizikon al laikoj: Nova libro pri vivo en nia universo.
| 33  | Don Feliz, Familio  | * La vivo de Don Felix el la vidpunkto de familianoj
| 34  | Miguel Gutiérrez Adúriz  | Eventuale anoncota
| 35  | Alex Humet  | Eventuale, anoncota
| 36  | Gari Knorr  | Eventuale, anoncota
| 37  | Ite Tytgat  | Eventuale, anoncota