Somera Kunfesteno de la Lieĝa Esperanto-Grupo
12:00 - 16:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Deko da esperantistoj kun geamikoj babilas, kunmanĝas, trinkas kaj ŝercas

Loka

Ni renkontiĝos ĉe ĉina restoracio en Grivegnée “Wok Cité des Perles” kiu proponas menuon kun bufedo kaj trinkaĵoj. La peta prezo por tiu ĉi manĝo estas 20 eŭroj po persono, pagebla prefere anticipe al la konto de LIÈGE ESPERANTO BE41 0000 0406 5310, aliel pago surloke kun la ĝusta kvanto. SED ĉiukaze ni bezonas devontigon de vi ĝis sabato, la 12-an de junio, por doni definitivan respondon al la restoraciestro.

Se vi volas inviti amik.in.on, ne hezitu. Ju pli da frenezuloj ni estas, des pli ni ridas. 
Vi povas konfirmi vian partoprenon, 
- ĉu per retpoŝto: Eric.Nemes@gmail.com aŭ epironnet@gmail.com
- Aŭ telefone kun Eriko: 0494/23.02.34 aŭ Eliane: 0473/41.65.06 

La posttagmezo promesas esti vigla, ne forgesu reagi rapide se vi intencas partopreni.

Antaŭdankon,
Eric kaj Eliane
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉