Dum tiu EMA ni migrados en amika rondo de esperantistoj.
Internacia
Ĉiutagaj migradoj en norda Bavario en la sudoriento de la «Rhön» - mezalta montaro nomata «la regiono de la mafermaj foraj rigardoj», kaj je la monda kulturheredaĵo Bad Kissingen en la valo de la «Frankonia Saale» kun vitejoj kaj kasteloj.
Necesa sporteca kapablo
Ĉiutage ni migros ĉ. de la 9-a ĝis la 17-a horo - inkluzive paŭzojn. Estos kaj facilaj kaj meze malfacilaj etapoj. Oni kapablu iri distancon de ĉ. 15 km, kun altodiferencoj ĝis 300 metroj.
Transportoj
Publikaj trafikiloj estas relative oftaj. Laŭeble se necese ni uzos ilin.