🖥 Renormaligado per miaj okuloj
18:00 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Rakontado, diskuto

Loka

Gvidos: Milan Kolka

Post soveta okupacio en aŭgusto 1968 ĉeĥa registararo estis devigita per Breĵnjev persekuti homojn, kiuj aktivis dum praga printempo kaj kiuj estis kontraŭ soveta okupacio. Multaj homoj perdis laboron aŭ estis arestitaj. Kaj ankaŭ multaj homoj timis...

Pri gravaj okazaĵoj el tiu tempo ni povas nun legi aŭ aŭdi en multaj informmedioj. Sed kia estis vivo de “ordinaraj” homoj en tiu tempo? Venu kaj rakontu, kiel vi spertis jarojn de renormaligado. Ne gravas, ke vi tiam estis ankoraŭ infano.

La diskuto estos registrata kaj aperos en Jutubo. Mi petas vin, ke vi diru nur tion, kion vi volas publikigi.

La renkontiĝo okazis rete per Skajpo.  Komenco je la 18-a h de mezeŭropa tempozono (UTC+1). Se vi venos malfrue kaj la programo jam komenciĝis, mi petas vin, ke vi silentu. Ne ĝenu per "Bonan vesperon" ktp. Kaj malŝaltu mikrofonon. Venu kaj aŭskultu. Poste vi povos demandi. Koran dankon.

La programo povas ŝanĝiĝi. Programo por venonta renkontiĝo estas publikata kiel okazaĵo en kluba fejsbuka paĝo. Niaj membroj kaj favorantoj ricevas invitilon ankaŭ retpoŝte.
Registritaj prezentoj

Renormaligado per miaj okuloj

Post soveta okupacio en aŭgusto 1968 ĉeĥa registararo estis devigita per Breĵnjev persekuti homojn, kiuj aktivis dum praga printempo kaj kiuj estis kontraŭ soveta okupacio. Multaj homoj perdis laboron aŭ estis arestitaj. Kaj ankaŭ multaj homoj timis... Pri gravaj okazaĵoj el tiu tempo ni povas nun legi aŭ aŭdi en multaj informmedioj. Sed kia estis vivo de “ordinaraj” homoj en tiu tempo?

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉