🖥 Kunsido de la komisiono pri Talento de TEJO
13:00 - 14:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Sendu mesaĝon al talento@tejo.org por ricevi la ligilon de la retkunsido.

Internacia

Regula kunsido de la komisiono pri Talento (Homaj Rimedoj), malferma al ĉiuj, kiuj interesiĝas pri la temo, kiel helpi novajn aktivulojn trovi sian lokon en TEJO.

Ni priparolos kiel antaŭeniras niaj taskoj - nuntempe ni fokusiĝas pri kreado de mentora programo, kreado de interesaj bonvenigaj mesaĝoj por novaj membroj de TEJO, kaj plusendado de novaj aktivuloj al la Aktivula Akademio.

Ni bezonas novajn homfortojn por la komisiono mem, do ni ankaŭ priparolos kiel trovi ilin. Aliĝu!

Kiel partopreni: Sendu mesaĝon al talento@tejo.org por ricevi la ligilon de la retkunsido.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.tejo.org/
tejooficejo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto