🖥 Malkovro de la Esperantomuzeo de Vieno
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Invitito kaj preleganto Bernhard Tuider

Internacia

Tiu ĉi ret-evento estas organizita de la volontuloj de EKC (Esperanto-Kulturcentro) Tuluzo.
Nia invitito Bernhard Tuider estas Teamestro kaj okupiĝas pri la kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo. Li prezentos tiun muzeon kaj plej specife la historio de Esperanto kaj ankaŭ klarigos al vi kelkajn aferojn pri konstruitaj lingvoj.  Fakte, tiu muzeo ne nur temas pri Esperanto sed ankaŭ pri diversaj konstruitaj lingvoj.

Do se vi ŝatas lingvojn kaj se vi ŝatus lerni pli pri konstruitaj lingvoj, ne hezitu partopreni!

Atentu tamen ke la evento okazos en Esperanto, do ni petas de vi havi progresantan nivelon (tio ne estas deviga kompreneble sed ni konsilas tion al vi) por pli bone kompreni la prezentaĵon.

La renkontiĝo okazos en Jitsi, kiu povas bonvenigi ĝis 75 personojn maksimume.
Tio signifas, ke ju pli frue vi venos, des pli da ŝanco vi havos partopreni la eventon!

La evento okazos rete la 6-an de Junio je la 18:30 (UTC+2/ horaro de Romo) kaj la prelegaĵo daŭros pli malpli 45 minutojn.

jen la ligilo por partopreni la eventon!
 meet.jit.si/EsperantoMuzeoVieno 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉