16a junio 2026
La konata samideano d-ino Cristina Bollini prelegos dum nia ZAT laŭ la temo (provizora titolo) Ĉu Unix estas nia unika solvo?
15a junio 2026
La fortepianisto Eugenio Milazzo, konata koncertisto kaj muzikinstruisto el Altopascio, prezentos sian koncerton en ZAT okaze de la malfermo, en la posttagmezo de vendredo la 13a de novembro. La prezento estas aranĝita kunnlabore kun la diplomata pola reprezentanto en Toskanujo, konsulo Stefano Barlacchi.
Majo 2026
La konata kantisto kaj kabaredisto s-ano Georgo Handzik ĉeestos la ZAT 2026n kaj agrablos nin per siajn artajn prezentoj.
Aprilo 2026
La salonoj de ni kunveno estos la festsalono de la kompanio de arbalestistoj kaj la trejsalono de la flagsvingistoj de Lucca. Ili estas ĉe la rempara pordo San Jacopo, la unua supre ĉe la murpromeno, la dua sube en la mezepokaj defendmuroj de la urbo.
Marto 2026
La registaro de la urbo Lucca aprobis nian peton, ke ZAT 2026 estu parto de la jara oficiala kultura programo de la urbo "ViviLucca 2026".
Februaro 2026.
Ireneusz “Irek” Bobrzak, la konata ĵongla redaktoro de Varsovia Vento konfirmis, ke li partoprenos ZAT-on 2026 kaj kungvidos la meti-seminarion, kiu ĉijare okazos en Esperanto.
Lucca, historiaj muroj kiuj gardas harmonion.
La Aranĝo malfermiĝos per Meti-seminario en Esperanto, ĉijare pri fotado kaj filmfarado. Ĝi daŭrigos per prelegoj kaj debatoj kaj fermiĝos per ekskurso al malpli vizitataj kulturaj eroj de la urbo Lucca kaj per la jam tradiciiĝanta Festa Zamenhofa Bankedo.
La Aranĝo estas patronata de la urbo Lucca (patronado proponita), de la regiono Toskanujo (patronado proponita), de la konsulejo Pola en Florenco, de Itala Esperanto-Federacio APS (patronado proponita).
La konsulejo Pola en Florenco kontribuos al la Aranĝo per festado de la Tago de Pola Sendependiĝo kaj ni estas traktantaj la samtempan kaj apudan funkciigon de la speciala lernejo por infanoj de polaj kaj duonpolaj toskanaj familioj
En pluraj vesperoj estas planata publika koncerto en grava urba placo, senpage malfermata al la loka publiko.
La Aranĝo estas rigardata kiel reklama momento de Esperanto-vivo.
Jam aliĝoj estas malfermitaj en nia reta paĝo https://zat.kongreso.org
ZAT
Interkompreniĝi
por interkomprenigi
Programo.
MS - Metiseminario de merkredo 14a h ĝis vendredo 14a h.
Fotado, videoj kaj sociaj retoj. Kungvidos: Ireneusz “Irek” Bobrzak.
ZAT - Prelegoj debatoj diskutoj kursoj de vendredo 14a h ĝis dimanĉo 19a h
Dimanĉe matene ekskurso gvidata, sen aparta paĝo.
Vespere koncertoj en urba placo, malfermitaj al la ekstera publiko.
Preztabelo
Programo kaj ĉiuj manĝoj.
1a periodo de aliĝo, ĝis 15a aprilo 2026 --- dato ete prokrastita ---
MS € 150, ZAT € 150, ambaŭ 280 €
2a periodo, ĝis 10a septembro 2026
MS € 180, ZAT € 180, ambaŭ 320 €
3a periodo de aliĝo, poste
MS € 200, ZAT € 200, ambaŭ 360 €
Loĝado.
En unulita ĉambro: 60 € tage
En dulita ĉambro: 40 € tage
En tri- aŭ 40-lita ĉambro: 30 € tage
Antaŭpago ĉe la aliĝo: nur 50 €