🖥 Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro?
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Tema diskutado kaj Ateliero – 93: Lotuso simbolo de vivo de homo kaj universo

Internacia

image.png 1,11 MB

Hodiaŭ nia ret-renkontiĝo pri origamio  EsperOri estas eksterordinara. Ĝi okazas en la naskiĝtago de la grupo EsperOri, ĉar en aŭgusto tri jaroj antaŭe, ĝi aperis en UK-2018 en Lisbono. En 2020, kun kora subteno de Ahmad Mamdoohi kaj Zoom-subteno de IrEA ni komencis temajn ĉiudimanĉajn ret-atelierojn pro origamio. Kaj nun, dum la Kongreso de ILEI, ni povos rakonti pri la rezulto de komuna laboro de esperantistoj kiuj ŝatas origamion kaj origamiistoj, kiuj ankaŭ ne parolas Esperanton, tamen volonte partoprenas en atelieroj aŭskultas diskutojn, lernante Esperanton pasive por poste, kial ne, lerni ĝin aktive. Hodiaŭ ni diskutos pri lotusoj. 
Lotuso estas unu el la plej belaj floroj kiujn la naturo kreis ŝajne speciale por ke la homoj verku multajn legendojn, spektante iliajn perfektajn formojn, kolorojn kaj strangan “vivmanieron”, kiujn aludas filozofiaj pensoj pri nia vivo kaj morto, pri perfekteco de la Universo.
Estas multaj modeloj de lotuso en origamio. Kelkajn simplajn inter ili instruos por ni Ruth Kevess-Cohen, tre sperta esperantistino kaj talenta origamiistino el Usono.

06.08.2023, 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)
Kunven-identigilo (Meeting ID): 878 5789 4318
Pasvorto ): skribu la nomon de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj 

La ret-renkontiĝo EsperOri okazas ĉiudimanĉe kun Zoom-subteno de IREA, je la 20.00 - 21.30 laŭ la horzono de Francio (18.00-19.30 laŭ UTC)

En la atelieroj kaj prelegetoj de Larysa Osadchuk (asocio “Animation Création Culture Origami”) ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon, kaj trovi en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montras ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dizajnado, pedagogio kaj art-terapio. Ni prediskutas diversajn aspektojn de origamio kaj faldas interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
Esperanto kaj origamio - du universalaj lingvoj por internacia komunikado. Aliĝu!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

accorigami(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureAlain Delmotte