🖥 Arkones
ARtaj KONfrontoj en ESperanto, sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo

★ Internacia Evento
Kunveno/Evento

ARKONES (ARtaj KONfrontoj en ESperanto) estas sendependa kultura kaj arta esperantista aranĝo en Poznano, Pollando. Ĝi estas granda manifestacio de Esperanto-kulturo.

👇👇👇
Lasta ARKONES
Karaj geamikoj, ni invitas vin al Poznań, partopreni en la XXXVIII-aj Artaj Konfrontoj en Esperanto ARKONES, la 13–15-an de septembro 2024.

🌿🌿🌿
Ni decidis organizi Arkoneson la lastan fojon. Vi ne povas malesti en la finlasta aranĝo, nepre venu!💚

💬💬💬
Por facile diskuti uzu la Telegram-grupon de Arkones.
Aliĝu ankaŭ al la Facebook-evento.


Arkones 2024 — Hora programo


💚Vendredo, 13 septembro
15.00 | Malfermo de la Akceptejo
18.00 | Malfermo de la bufedo
15.00–16.30 | Provludoj (Spegulejo)
16.30–17.15 | KuboF Hromoslav, Trejnado fare de Vikimedio EO (kadre de Erasmus+), 1-a parto (Svarmejo)
16.30–17.15 | GONG Xiaofeng (Arko), Pri tradukarto de la esperantigita romano «Ruĝdoma Sonĝo», (Spegulejo)
17.15–18.00 | Aida Čižikaitė, Virtuala ekskurso tra esperantista Kaunas, (Svarmejo)
17.15–18.00 | Małgorzata Komarnicka & GONG Xiaofeng (Arko), Nova UEA-Komisiono – Komisiono por Virina Agado, (Spegulejo)
18.00–18.45 | KuboF Hromoslav, Trejnado fare de Vikimedio EO (kadre de Erasmus+), 2-a parto (Svarmejo)
18.00–18.45 | Antonio Leoni de Leon, Centramerika Konservejo de Kultura Propraĵo, (Spegulejo)
19.30 | Malfermo de Akones kaj Ukraina Vespero (Spegulejo)
20.30 |
  • Koncerto por Bona Nokto (Anna Stanik, Marek Nahajewski, Oksana Kovalivska, ĴeLe el Bremeno, Vitor Monteiro)
  • Jubilea koncerto de Zuzanna Kornicka, akompanas Mirek Bartkowiak, 1-a parto

💚Sabato, 14 septembro
9.00–9.30 | Delfeno (Pjotr) De Mulder (Чумак), Verdaj skoltoj, (Svarmejo)
9.00–9.45 | Milan Kolka, Universala Kongreso en Brno (Spegulejo)
9.30–10.00 | Józef Częścik, Kiel besto iĝis homo? – filozofia prelego (Svarmejo)
9.45–10.45 | Ilona Koutny & Milan Kolka & YU Jianchao & ZHANG Changsheng & Arko, Anglaj – Esperantaj – Ĉinaj temvortaretoj papere kaj rete (Spegulejo)
10.00–11.00 | Ulrich Matthias, Esperanto kaj interhomaj rilatoj (Svarmejo)
10.45–11.30 | Pascal Dubourg Glatigny, De asociaj arkivoj al reta muzeo, La vojaĝo de Lucien Péraire en la cifereca nubo (1928–1931) (Spegulejo)
11.00–12.00 | Katalin Kováts, En la ombro de kancero – persona kaj literatura konfeso (Svarmejo)
11.30–12.30 | Philippe Planchon, Familiaj nomoj kaj rakontoj en la rondo familia (Spegulejo)
12.00–13.00 | Świętosław Fortuna, Raporto pri la 41-a Pola Esperanto-Kongreso en Kalisz, 1-a parto (Svarmejo)
12.30–13.00 | Katalin Kováts, RISKO: ĉeesta versio de la populara reta ludo de edukado.net por grupoj aŭ individuoj (Spegulejo)
13.00–14.00 | Duncan Charters, Kial legi Esperantan literaturon? (Spegulejo)
13.00–14.00 | Paŭzo (Svarmejo)
14.00–15.00 | Jerzy Leyk, Lingva terapio de la menso ĉe neplenkapablaj lernejanoj – aktuala stato de la projekto (Svarmejo)
14.00–16.00 | Provludoj (Spegulejo)
15.00–16.00 | Irek Bobrzak, Plantoj en Esperanto (Svarmejo)
16.00–16.30 | Hoan Thi Tran (Gxojo), Manĝkutimoj en Vjetnamio (Svarmejo)
16.00–16.30 | Zbigniew Kornicki, Deklamado de «Sokrates dancanta» kaj aliaj polaj poeziaj tekstoj esperantlingvaj (Spegulejo)
16.30–17.00 | Michael Farris, Kreoloj: Novaj (ne)planlingvoj (Svarmejo)
16.30–17.00 | Urszula Zybura legas Haiku kaj Świętosław Fortuna akompanas muzike pere de ĵaz-piano (Spegulejo)
17.00–18.00 | Studio P (Spegulejo)
17.30–18.00 | Aguś Mozer, En septembro pri MONATO (Svarmejo)
18.00–18.45 | Marek Nahajewski, Prelego kaj koncerto (Spegulejo)
18.00–18.30 | Kamil Getka, Diskutrondo: Kiel malmotivigi novajn personojn al Esperantujo? (Svarmejo)
18.30–19.30 | Frico (Frédéric Leon) Düe, Vegana Kuirarto – komuna kuirado, (Svarmejo)
19.30 |
  • Miela Vespero (Nicolau Dols, Laima Vilkelyte, ĴeLe el Bremeno, Vitor Monteiro) (Spegulejo)
  • Jubilea Koncerto de Zuzanna Kornicka, akompanas Mirek Bartkowiak, 2-a parto (Spegulejo)
21.00 | Koncerto de jOmO (Spegulejo)

💚Dimanĉo 15 septembro
9.00–9.30 | Robert Kamiński, Universala Kongreso en Tanzanio (Svarmejo)
9.15–9.45 | Świętosław Fortuna, Raporto pri la 41-a Pola Esperanto-Kongreso en Kalisz, 2-a parto (Spegulejo)
9.30–10.00 | Longarko, La Granda Kanalo en Ĉinio (Svarmejo)
10.00–11.00 | Duncan Charters (UEA-prezidanto), La strategia laborplano de UEA (Spegulejo)
10.00–10.30 | Irek Bobrzak, Pri kio kantas la Esperantistaj artistoj (Svarmejo)
11.00–11.30 | Francois Lo Jacomo: Ĉu ni celu novan rezolucion de Unesko pri Esperanto? (Spegulejo)
11.30–12.30 | Ilona Koutny: 1) Raporto pri la Interlingvistika Laborsekcio de la fama Lingvista Kongreso; 2) 100-jara jubileo de Szerdahelyi (pri la fondinto Budapeŝta E-fako) (Spegulejo)
12.30–13.00 | Zbigniew Kornicki, Enkonduko al la historio de Arkones (Spegulejo)
13.00 | Fermo de Arkones (Spegulejo)

Ni salutas Vin! Via Arkonesa Teamo!🙂
WhatsApp Image 2024-04-18 at 06.05.19.jpeg 89,4 kB