Dum tiu ĉi sabatposttagmezo la grupo Esperanto Noord-Nederland prizorgas informbudon pri Esperanto dum la Somera Merkato en la Zuiderplantsoen (esp: Suda Publika Ĝardeno).
La Esperanto-strato jam ekzistas dum multaj jaroj.
Nun estas en la ĉirkaŭaĵo nova parko. La parko estas konstruita super la tutnovaj stratoj, ĉirkaŭ Groningen. Estas projekto kiu daŭris multajn jarojn.
Oni konstruis novan tunelon, kiu nomiĝas Esperanto-tunelo.
En la parko mem estas bela, larĝa bicikla/piediranta vojo, kiu nomiĝas Esperanto-pad. Do, biciklu de la Hereweg, uzu la Esperanto-padon, poste tra la tutnova tunelo (supre pasas trajnoj), al la Esperanto-strato.
La somera budo troviĝas ĉe la Esperanto-pado.
Senpaga eniro! Vizitu nian budon!
Zuiderplantsoen - Website AanpakringzuidAanleg Esperantotunnel - Website Aanpakringzuid