🖥 IREA Okazigas: Origamio kaj Esperanto: ĉu eblas dialogo kaj kunlaboro? Atelieroj kaj prelegetoj pri origamio de Larysa Osadchuk (Asocio "Animado Kreado Kulturo Origamio")
17:30 - 19:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ateliero - 4. Pli komplikaj bazaj formoj – “birdo” kaj “rano”, faldado de modeloj laŭ ili.

Internacia

Pasintan fojon ni  vidis, ke la plej simplaj bazaj formoj en origamio  per sia kombino kreis pli kompleksajn, tute kiel en Esperanto, -  la kombino de radikojn kaj afiksojn kreas novajn pli kompleksajn vortojn. Hodiaŭ  ni faros kelkajn modelojn de Akira Joŝizava uzante la bazajn formojn “birdo” kaj “rano”

Ni volas prezenti origamion kiel nevortan universalan lingvon, kiu faciligas la komunikadon; kaj trovi, en dialogo kun esperantistoj, ĝian aplikon por disvastigi Esperanton. Ni ankaŭ montros ke origamio ne estas nur la malnova japana arto por krei modelojn el papera kvadrato sen gluo kaj tondilo, sed nuntempe fruktodona scienco kaj tekniko, kiu laboras en diversaj kampoj: en matematiko, inĝeniera arto, arkitekturo, dezajnado, pedagogio kaj art-terapio. 

Ĉiufoje ni faldos 2-3 interesajn modelojn rilate al la temo de la ateliero. Origamio iĝas pli kaj pli atentokapta ŝatokupo por ĉiuj en la mondo, sendepende de aĝo aŭ profesio; ĝi paroligas homojn kaj kreas etoson de konfido kaj ĝojo.
 
Origamio – «Festo, kiu estas ĉiam kun vi». Aliĝu!
 
La ateliero daŭros ekde la 19.30 al 21.00 (horzono de Francio t.e. UTC+2), ĉi dimanĉon, 06.07.2020
Jen la ligilo por la virtuala ateliero de origamio:
Kunven-identigilo (Meeting ID): 854 0023 7948
Pasvorto (Password): la nomo de nia kara kaj komuna lingvo per minuskloj
 
Korajn dankojn al Carlos Oliveira, esperantisto kaj origamiisto el Brazilo, por la belega afiŝo kaj al Alain Delmotte, esperantisto kaj origamiisto el Francio, por teknika helpo. 
Koran dankon al Karlo pro belega afiŝo.  
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.espero.ir
info(ĉe)espero.ir

Interesiĝintoj

Administranto