Esperanto sur la strando (11): Verda Triurbo - LA LASTA!!
Ĉiujara 3 (4)-taga aranĝo ĉe la Balta Maro

Internacia

Societo de Esperanto Amikoj “TORENTO”
elkore invitas al 11-a aranĝo:
Esperanto sur la strando 
7-10 Septembro 2023

Atento, atento!!
Esperanto sur la Strando" okazos ĉi-jare la lastan fojon! 

Ĉi-jara evento estas perfekta por amantoj de naturo, verdaĵo kaj promenoj. 

Ni volas montri al vi nian belan Triurbon de la verda flanko. 
  • Ni trovos monumentojn de la naturo - malnovaj arboj, atestantoj de historio, kiuj vivas inter ni en la urbo.
  • Ni mergos nin en la arbaron - en la Triurba Pejzaĝa Parko, kiu envolvas Gdańsk kaj Sopoton de la okcidento per dika verda kovrilo.
  • Ni vizitos la dorlotitan historian urboparkon en kvartalo Oliva
  • Ni vizitos la Esperantan Kverkon en la historia Esperanta Arbarherbejo.

Kondiĉoj:
  • Ebleco de tranokoj unulitaj ĉambroj en la Studenta Domo numero 5 (Gdańsk, str. Wyspiańskiego). Prezo 72,8 / nokto - pagata surloke. Se vi dezirus rezervi - skribu al ni ĝis 01.08.2023 - ni aldonos vin al la listo. Nombro da cambroj estas limigita.
  • Aliĝkotizoj 100 zlotojn - pagata surloke.

Programo:
roboczy program.PNG 150 kB

Kiel aliĝi:

Aktualaj informoj de nia societo:


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj