Antaŭhispana Parko “Tezozómoc” kun eksterlandanoj: 7an de aprilo!
11:00 - 15:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Ni vizitos la parkon "Parque Tezozómoc" kaj renkontos kun du eksterlandaj esperantistoj

LokaAlia

Saluton al ĉiuj! Jen bonega novaĵo: okazos nova renkontiĝo dum la  Sankta Vendredo! La plano estas viziti "Parque Tezozómoc", kaj ni havas la plezuron informi vin ke kanadano Michal Sirucek kaj germanino Emmi Breuninger akompanos nin. Ili estas avidaj esploristoj kaj amantoj de la natura mondo. 
La parko "Parque Tezozómoc" estas bone konata en la regiono pro sia natura beleco kaj varia eco-sistemo. Ĝi estas hejmo de multaj specioj kaj ofertas multajn eblecojn por aktivecoj en la natura medio. En la parko oni povas fari birdobservadon, eksplori la lageton, kaj koni la aksolotlojn. 
La enirejo al parko estas senpaga, ĝi troviĝas sur Manuel Salazar, Prados del Rosario, Azcapotzalco, en Meksikurbo; proksime de la metrostacio El Rosario. La rendevuo estas vendrede, la 7an de  aprilo, je la 11a horo ĉe la ĉefa enirejo apud la parkejo, ĉe la loko eblas aĉeti kaj konsumi manĝaĵon kaj trinkaĵojn tamen se vi volas, simple kunportu la proprajn. 
Ni esperas ke vi povos aliĝi por paroli-praktiki Esperanton, kunhavigi bonan tempon kune, interŝanĝi spertojn kaj koni novajn amikojn. Ĉu duboj, demandoj, bv. skribi mesaĝon al 55 3784 2401 
Bonvolu konigi ĉi tiun inviton al viaj amikoj kaj familianoj por ke ili povu ankaŭ aliĝi. 
Ni antaŭdankas vin por via partopreno, ĝis tiam! 
*Organizas: Meksika Esperanto Federacio. Respondeculo: Víctor Sombra.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉